La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 10. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10127&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.

3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.

6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.

7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.

9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.

10 Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

12 Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

13 Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

14 Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.

15 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.

16 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.

17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

18 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.

19 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.

20 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

21 Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.

22 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.

23 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.

24 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

25 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.

26 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.

27 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.

28 Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.

29 Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

30 Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.

31 Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

35 Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.

36 Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

<< ← Prev Top Next → >>