La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 18. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10135&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.

2 Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de atesto.

3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaŭ vi.

4 Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimiĝu al vi.

5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj.

6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna.

9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo: ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj.

10 Sur la plej sankta loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu por vi.

11 Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj donacataj oferdonoj el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.

12 Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.

13 La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.

14 Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.

15 Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton.

16 Ilia elaĉeto estas: post la aĝo de unu monato prenu elaĉeton laŭ via takso, kvin siklojn da arĝento laŭ la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.

17 Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton: ili estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi.

19 Ĉiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaŭ la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

20 Kaj la Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj.

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimiĝu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.

23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; leĝo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedaĵon.

24 Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedaĵon.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo.

27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundaĵo el la vinpremejo.

28 Tiamaniere vi ankaŭ alportos oferdonon al la Eternulo el ĉiuj viaj dekonaĵoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

29 El ĉiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el ĉio plej bona en ĝi ĝian parton konsekritan.

30 Kaj diru al ili: Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam ĝi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.

31 Kaj vi povas tion manĝi sur ĉiu loko, vi kaj via domo; ĉar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.

32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritaĵon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.

<< ← Prev Top Next → >>