La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 25. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10142&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab.

2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj.

3 Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael.

4 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.

5 Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor.

6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

7 Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.

8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj.

9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.

12 Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;

13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.

14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj;

15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin;

18 ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.

<< ← Prev Top Next → >>