La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 31. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10148&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo.

3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan.

4 Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon.

5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito.

6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano.

7 Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn.

8 Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo.

9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis.

10 Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro.

11 Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn.

12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.

13 Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron.

14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito.

15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn!

16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo.

17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu.

18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi.

19 Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiu el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago.

20 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu.

21 Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: Tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Eternulo ordonis al Moseo:

22 Nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon,

23 ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.

24 Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj, kaj poste vi povas veni en la tendaron.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

26 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.

27 Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj.

29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.

30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.

31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

32 Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis: da ŝafoj sescent sepdek kvin mil;

33 kaj da bovoj sepdek du mil;

34 kaj da azenoj sesdek unu mil;

35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro, la nombro de ĉiuj estis tridek du mil.

36 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent;

37 kaj la tributo por la Eternulo estis el la ŝafoj sescent sepdek kvin;

38 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;

39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;

40 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.

41 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

42 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis

43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis: da ŝafoj tricent tridek sep mil kvincent,

44 kaj da bovoj tridek ses mil,

45 kaj da azenoj tridek mil kvincent,

46 kaj da homoj dek ses mil) -

47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

48 Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj;

49 kaj ili diris al Moseo: Viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu;

50 tial ni alportas oferon al la Eternulo, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn, kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Eternulo.

51 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj.

52 Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Eternulo, estis dek ses mil sepcent kvindek sikloj de la milestroj kaj de la centestroj.

53 (Ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.)

54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>