La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 33. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10150&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.

2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro:

3 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo.

4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon.

5 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.

6 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto.

7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol.

8 Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.

9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.

10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro.

11 Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.

12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.

13 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ.

14 Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.

15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.

16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot- Hataava.

17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot.

18 Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma.

19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.

20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.

21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.

22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.

23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer.

24 Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada.

25 Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot.

26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat.

27 Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ.

28 Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka.

29 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona.

30 Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot.

31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.

32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad.

33 Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.

34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.

35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.

36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ).

37 Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom.

38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.

39 Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.

40 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj.

41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.

42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.

43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.

44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab.

45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.

46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.

47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo.

48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.

49 Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel- Ŝitim, en la stepoj de Moab.

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:

51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,

52 tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;

53 kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin.

54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn.

55 Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos.

56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

<< ← Prev Top Next → >>