La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 36. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10153&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;

2 kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj.

3 Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita.

4 Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita.

5 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.

6 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu;

7 por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.

8 Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj;

9 kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.

10 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad;

11 kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj.

12 En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

13 Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.

<< ← Prev Top Next >>