La Sankta Biblio, Readmono, Ĉapitro 27. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10180&pid=7&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Readmono

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Nombroj Readmono Josuo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34

1 Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.

2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko;

3 kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.

4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko.

5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron.

6 El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;

7 kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio.

8 Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio.

10 Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:

12 Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen.

13 Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.

14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

17 Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

20 Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

21 Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

22 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

23 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

24 Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

25 Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

<< ← Prev Top Next → >>