La Sankta Biblio, Readmono, Ĉapitro 33. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10186&pid=7&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Readmono

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Nombroj Readmono Josuo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34

1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto.

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.

3 Vere Li amas la popolojn; Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj, Por aŭskulti Viajn vortojn.

4 Instruon transdonis al ni Moseo, Heredaĵon por la komunumo de Jakob.

5 Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun, Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.

6 Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

7 Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.

8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;

9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: Ĉar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

10 Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

11 Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.

12 Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

13 Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la ĉielo, per roso, Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,

14 Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,

15 Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,

16 Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.

17 Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

18 Kaj pri Zebulun li diris: Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro; Kaj Isaĥar, en viaj tendoj.

19 La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco; Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro, Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.

20 Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kuŝas, Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto.

21 Li elrigardis al si komencaĵon, Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.

22 Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Baŝan.

23 Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.

24 Kaj pri Aŝer li diris: Benita inter la filoj estas Aŝer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;

25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato.

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

27 La Dio antikva estas loĝejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon, Kaj diris: Ekstermu.

28 Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson.

29 Feliĉa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.

<< ← Prev Top Next → >>