La Sankta Biblio, Josuo, Ĉapitro 17. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10204&pid=8&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Josuo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Readmono Josuo Jugistoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24

1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan.

2 Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj.

3 Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca.

4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.

5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;

6 ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.

7 Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ.

8 Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.

9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro.

10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente.

11 Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.

12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.

13 Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis?

15 Kaj Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi.

16 Kaj la filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel.

17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene: Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotaĵon,

18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.

<< ← Prev Top Next → >>