La Sankta Biblio, Josuo, Ĉapitro 23. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10210&pid=8&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Josuo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Readmono Josuo Jugistoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.

2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili: Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon.

3 Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.

4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno.

5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.

6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren,

7 ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago.

9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago.

10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.

11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

12 Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto.

15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

<< ← Prev Top Next → >>