La Sankta Biblio, Jugistoj, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10213&pid=9&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jugistoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Josuo Jugistoj Rut

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;

2 sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon; kial vi tion faris?

3 Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.

4 Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris.

5 Kaj ili donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la Eternulo.

6 Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.

7 Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

8 Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj.

9 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.

10 Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.

11 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.

12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

13 Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.

14 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj.

15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis tre premataj.

16 Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;

17 tamen ankaŭ la juĝistojn ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.

18 Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:

19 tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.

20 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne aŭskultis Mian voĉon,

21 tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;

22 por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne.

23 Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.

<< ← Prev Top Next → >>