La Sankta Biblio, Jugistoj, Ĉapitro 11. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10222&pid=9&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jugistoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Josuo Jugistoj Rut

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ.

2 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li: Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino.

3 Tiam Jiftaĥ forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li.

4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael.

5 Kaj kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob.

6 Kaj ili diris al Jiftaĥ: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj.

7 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

8 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.

9 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead: Se vi revenigas min, por batali kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu tiam mi estos via estro?

10 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ: La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

11 Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en Micpa.

12 Jiftaĥ sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, por diri: Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraŭ mia lando?

13 Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftaĥ: Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi en paco.

14 Tiam Jiftaĥ duan fojon sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj,

15 kaj dirigis al li: Tiel diris Jiftaĥ: Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;

16 ĉar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto ĝis la Ruĝa Maro kaj venis al Kadeŝ;

17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de Edom, por diri: Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ;

18 kaj li iris tra la dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la limo de Moab.

19 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Izrael diris al li: Permesu al ni trairi vian landon ĝis mia loko;

20 sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael.

21 Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando.

22 Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon ĝis Jabok kaj de la dezerto ĝis Jordan.

23 Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaŭ Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni ĝian posedaĵon?

24 Tion, kion posedigas al vi Kemoŝ, via dio, tion posedu; sed ĉiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaŭ ni, tiun ni heredos.

25 Ĉu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj reĝo de Moab? ĉu tiu malpacis kun Izrael aŭ militis kontraŭ li?

26 De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

27 Mi ne pekis kontraŭ vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraŭ mi. La Eternulo, la Juĝanto, juĝu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

28 Sed la reĝo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftaĥ, kiujn ĉi tiu sendis al li.

29 Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

30 Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

31 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.

32 Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj, por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.

33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.

34 Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon.

35 Kiam li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

Jugistoj 11:35 - Jephtha and Daughter
Jephtha and Daughter
36 Kaj ŝi diris al li: Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj.

37 Kaj ŝi diris al sia patro: Faru por mi jenon: lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.

38 Kaj li diris: Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.

39 Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael,

40 ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

<< ← Prev Top Next → >>