La Sankta Biblio, Jugistoj, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10223&pid=9&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jugistoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Josuo Jugistoj Rut

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ: Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.

2 Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.

3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi?

4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase.

5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,

6 tiam ili diris al li: Diru: Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.

7 Kaj Jiftaĥ estis juĝisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftaĥ, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.

8 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Ibcan el Bet-Leĥem.

9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum sep jaroj.

10 Kaj Ibcan mortis, kaj oni enterigis lin en Bet-Leĥem.

11 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj.

12 Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun.

13 Kaj post li estis juĝisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.

14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis juĝisto de Izrael dum ok jaroj.

15 Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim, sur la monto de la Amalekidoj.

<< ← Prev Top Next → >>