La Sankta Biblio, Jugistoj, Ĉapitro 14. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10225&pid=9&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jugistoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Josuo Jugistoj Rut

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Ŝimŝon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj.

2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris: Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filiŝtoj; nun prenu ŝin al mi kiel edzinon.

3 Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li: Ĉu ne troviĝas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filiŝtoj? Sed Ŝimŝon diris al sia patro: Ŝin prenu por mi, ĉar ŝi plaĉas al mi.

4 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, ĉar Li serĉis pretekston kontraŭ la Filiŝtoj; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael.

5 Kaj Ŝimŝon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinberĝardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

6 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li disŝiris lin, kiel oni disŝiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

Jugistoj 14:6 - Samson Kills the Lion
Samson Kills the Lion
7 Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj ŝi plaĉis al Ŝimŝon.

8 Post kelka tempo li iris denove, por preni ŝin, kaj li devojiĝis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaŭ mielo.

9 Kaj li prenis ĝin en siajn manojn kaj iris, manĝante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili manĝis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.

10 Kaj lia patro venis al la virino, kaj Ŝimŝon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

11 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

12 Kaj Ŝimŝon diris al ili: Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos ĝin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

13 sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek ĉemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li: Proponu vian enigmon, kaj ni aŭskultos.

14 Kaj li diris al ili: El manĝantaĵo devenis manĝataĵo, Kaj el fortaĵo devenis dolĉaĵo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

15 En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?

16 Tiam la edzino de Ŝimŝon ekploris antaŭ li, kaj diris: Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon. Kaj li diris al ŝi: Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj ĉu al vi mi ĝin diru?

17 Kaj ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno; en la sepa tago li diris al ŝi la solvon, ĉar ŝi tre insistis. Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo.

18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaŭ la subiro de la suno: Kio estas pli dolĉa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Aŝkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

20 Kaj la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

<< ← Prev Top Next → >>