La Sankta Biblio, Jugistoj, Ĉapitro 15. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10226&pid=9&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jugistoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Josuo Jugistoj Rut

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri.

2 Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu.

3 Sed Ŝimŝon diris al ili: Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon.

4 Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj.

5 Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn.

6 Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron.

7 Tiam Ŝimŝon diris al ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi.

8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.

9 Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi.

10 Kaj la Jehudaidoj diris: Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

12 Kaj ili diris al li: Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili: Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min.

13 Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

14 Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.

15 Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn.

16 Kaj Ŝimŝon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

Jugistoj 15:16 - Samson Kills the Philistines
Samson Kills the Philistines
17 Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi.

18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi.

20 Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.

<< ← Prev Top Next → >>