La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10238&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.

2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

3 Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.

4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.

5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortiĝis.

6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.

7 La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas.

8 Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.

10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,

13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,

14 kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon.

15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero: Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.

16 Se la homo diris al li: Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis: Donu tuj, alie mi prenos per forto.

17 La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia edzo, por alporti la ĉiujaran oferon.

20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis: La Eternulo donu al vi idojn de ĉi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

21 La Eternulo atentis Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.

22 Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

23 Kaj li diris al ili: Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj agoj de ĉi tiu tuta popolo.

24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

25 Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi ilin.

26 Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.

27 Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li: Tiel diras la Eternulo: Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;

28 kaj Mi elektis lin el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

29 Kial do vi piedpremas Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de ĉiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

31 Jen venos baldaŭ la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;

32 kaj vi vidos konkuranton en la loĝejo, dum ĉiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.

33 Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo.

34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumiĝos sur viaj du filoj, sur Ĥofni kaj Pineĥas: en unu tago ili ambaŭ mortos.

35 Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laŭ Mia koro kaj laŭ Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados ĉiam antaŭ Mia sanktoleito.

36 Kaj ĉiu, kiu restos el via domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros: Mi petas, lasu min aliĝi al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.

<< ← Prev Top Next → >>