La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 10. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10246&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.

1 Samuel 10:1 - Samuel Annoints Saul
Samuel Annoints Saul
2 Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen, en Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi faru koncerne mian filon?

3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.

4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.

5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo.

7 Kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi.

8 Kaj vi iros antaŭ mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por buĉi pacoferojn. Sep tagojn atendu, ĝis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

9 Kaj kiam li turnis siajn ŝultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝis en tiu tago.

10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.

11 Kaj kiam ĉiuj, kiuj konis lin de antaŭe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia: Kio fariĝis kun la filo de Kiŝ? ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

12 Kaj unu el tie respondis kaj diris: Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

13 Kaj ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon.

14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo: Kien vi iris? Kaj li respondis: Por serĉi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne troviĝas, ni iris al Samuel.

15 Tiam diris la onklo de Saul: Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.

16 Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris al li.

17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.

18 Kaj li diris al la Izraelidoj: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de ĉiuj regnoj, kiuj premis vin.

19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj.

20 Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.

21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin, sed oni lin ne trovis.

22 Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon: Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris: Jen li kaŝis sin inter la vazaro.

23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!

25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.

26 Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis.

27 Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.

<< ← Prev Top Next → >>