La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 11. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10247&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ: Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

2 Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili: Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

3 Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ: Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

4 Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris.

5 Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris: Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ.

6 Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.

7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.

8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

9 Kaj ili diris al la venintaj senditoj: Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead: Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis.

10 Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris: Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi.

11 En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune.

12 Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.

13 Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.

14 Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon.

15 Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

<< ← Prev Top Next → >>