La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10248&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon.

2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago.

3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.

4 Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano.

5 Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.

6 Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.

7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.

8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko.

9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili.

10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.

11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj.

12 Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo.

13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.

14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.

15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.

16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi.

17 Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon.

18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.

19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.

20 Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.

21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo.

22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.

23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta.

24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.

<< ← Prev Top Next → >>