La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 19. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10255&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.

2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.

3 Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.

4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

5 li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze?

6 Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris: Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos.

7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe.

8 Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.

9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

10 Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto.

1 Samuel 19:10 - Saul Tries to Kill David
Saul Tries to Kill David
11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene: Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita.

12 Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis.

13 Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto.

14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris: Li estas malsana.

15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili: Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo.

17 Kaj Saul diris al Miĥal: Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul: Li diris al mi: Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos.

18 Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

19 Kaj oni raportis al Saul, dirante: Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis.

21 Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis.

22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis: Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis: En Najot, en la regiono de Rama.

23 Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono.

24 Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

<< ← Prev Top Next → >>