La Sankta Biblio, 1 Samuel, Ĉapitro 29. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10265&pid=11&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Samuel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Rut 1 Samuel 2 Samuel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.

2 La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ.

3 Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo ĝis nun.

4 Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?

5 Ĉu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?

6 Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas.

7 Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj de la Filiŝtoj.

8 Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la malamikoj de mia sinjoro la reĝo?

9 Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun ni en la batalon.

10 Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.

11 Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.

<< ← Prev Top Next → >>