La Sankta Biblio, Ezra, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10406&pid=17&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ezra

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Kroniko Ezra Nehemja

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

1 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektiĝis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.

2 Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur ĝi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.

3 Kaj ili aranĝis la altaron sur ĝia loko, ĉar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.

4 Kaj ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas skribite, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn laŭ ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por ĉiu tago;

5 kaj post tio la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por ĉiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.

6 De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraŭ ne estis starigita.

7 Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro ĝis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, reĝo de Persujo.

8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.

9 Kaj Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, stariĝis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaŭ la idoj de Ĥenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.

10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael.

11 Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.

Ezra 3:11 - Rebuilding the Temple
Rebuilding the Temple
12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, ĉe la fondado de ĉi tiu templo antaŭ iliaj okuloj, laŭte ploris; sed multaj laŭte ĝojkriis.

13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; ĉar la popolo kriis tre laŭte, kaj tiu kriado estis aŭdata malproksime.

<< ← Prev Top Next → >>