Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible
Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ijob

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ester Ijob Psalmo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42

1 Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.

2 Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.

3 Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?

4 Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.

5 Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.

6 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.

7 Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.

8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.

9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.

10 Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.

11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.

13 Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.

14 Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?

16 En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.

<< ← Prev Top Next → >>