La Sankta Biblio, Psalmo, Ĉapitro 10. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10488&pid=21&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Psalmo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ijob Psalmo Sentencoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150

1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.

4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.

6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

8 Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon.

9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.

10 Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.

11 Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.

12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.

13 Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.

15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.

16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

18 Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

<< ← Prev Top Next → >>