La Sankta Biblio, Psalmo, Ĉapitro 25. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10503&pid=21&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Psalmo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ijob Psalmo Sentencoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150

1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.

5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.

6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.

7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.

9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.

12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

13 Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.

15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.

17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.

18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.

21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.

22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

<< ← Prev Top Next → >>