La Sankta Biblio, Psalmo, Ĉapitro 59. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10537&pid=21&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Psalmo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ijob Psalmo Sentencoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150

1 Al la ĥorestro. Por Al-aŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.

2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.

3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.

5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.

6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.

7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?

8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.

9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.

10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.

11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.

12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.

13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.

14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.

15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.

16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.

17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

<< ← Prev Top Next → >>