La Sankta Biblio, Psalmo, Ĉapitro 72. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10550&pid=21&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Psalmo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ijob Psalmo Sentencoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150

1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.

2 Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

3 La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.

4 Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.

6 Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.

8 Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

9 Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.

10 La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.

12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.

13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.

16 Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.

17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.

19 Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

20 Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.

<< ← Prev Top Next → >>