La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10631&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

2 Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj.

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.

7 Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

8 Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:

10 Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

12 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

13 Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;

14 Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.

15 Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

16 Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.

17 Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

18 Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.

19 La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.

20 Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.

21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

23 Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.

24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;

26 Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.

27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.

28 Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.

29 Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

30 Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon.

31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32 Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.

33 Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.

34 La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.

35 Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.

<< ← Prev Top Next → >>