La Sankta Biblio, Lamentado, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10799&pid=27&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Lamentado

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jeremia Lamentado Jehezkel

Ĉapitro 1 2 3 4 5

1 Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.

2 Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn loĝejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn.

3 En flama kolero Li rompis ĉiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantaŭen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaŭ flamantan fajron, kiu ekstermas ĉion ĉirkaŭe.

4 Li streĉis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian dekstran manon kiel atakanto, Kaj mortigis ĉion, kio estis ĉarma por la okuloj; En la tendo de la filino de Cion Li elverŝis Sian koleron kiel fajron.

5 La Sinjoro fariĝis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis ĉiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikaĵojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj ĝemado.

6 Kiel ĝardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpuŝis en la indigno de Sia kolero reĝon kaj pastron.

7 La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de ĝiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.

8 La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezurŝnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikaĵon kaj muregon, ambaŭ havas nun mizeran aspekton.

9 Enprofundiĝis en la teron ĝiaj pordegoj; Li detruis kaj rompis ĝiajn riglilojn; Ĝia reĝo kaj ĝiaj princoj estas inter la nacioj; La leĝoj jam ne ekzistas, kaj ĝiaj profetoj ne plu ricevas vizion de la Eternulo.

10 Silente sidas sur la tero la plejaĝuloj de la filino de Cion; Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakaĵo; Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.

11 Konsumiĝis de larmoj miaj okuloj, ŝvelis miaj internaĵoj, Elverŝiĝis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la filino de mia popolo, Kiam infanoj kaj suĉinfanoj senfortiĝis de malsato sur la stratoj de la urbo.

12 Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas pano kaj vino? Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo, Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.

13 Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem? Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion? Ĉar granda kiel la maro estas via malfeliĉo; kiu vin resanigos?

14 Viaj profetoj profetis al vi malveraĵon kaj sensencaĵon, Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antaŭgardi vin kontraŭ kaptiteco; Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi elpelon.

15 Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj preterirantoj; Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem, dirante: Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco, ĝojo de la tuta tero?

16 Malfermegas kontraŭ vi sian buŝon ĉiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni englutis ŝin; Ĉi tiun tagon ni atendis, ni ĝin atingis, ni ĝin vidas.

17 La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis; Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaŭ longa tempo; Li detruis senindulge, Li ĝojigis pri vi la malamikon, Li altigis la kornon de viaj kontraŭuloj.

18 Ilia koro krias al la Sinjoro: Ho murego de la filino de Cion, verŝu larmojn kiel torento tage kaj nokte; Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.

19 Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.

20 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

21 Surtere sur la stratoj kuŝis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, buĉis kaj ne kompatis.

22 Kiel por festa tago Vi kunvokis de ĉirkaŭe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu saviĝis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, ĉiujn ekstermis mia malamiko.

<< ← Prev Top Next → >>