La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10805&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.

2 Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon.

3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

4 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.

5 Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;

6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin.

7 Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.

8 Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj.

9 Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema.

10 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj.

11 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!

13 Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.

14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.

15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.

16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi.

18 Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.

20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.

21 Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.

23 Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.

24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo.

25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;

26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema.

27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

<< ← Prev Top Next → >>