Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible
Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;

3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj: Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn.

4 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj.

5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj.

6 En ĉiuj viaj loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj.

7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la landojn.

9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj.

10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.

11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plaŭdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto.

12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.

13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj.

14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>