La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 10. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10812&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili.

2 Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj.

3 La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.

4 Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.

5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

6 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado,

7 tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris.

8 Kaj ĉe la keruboj montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj.

9 Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.

10 Kaj laŭ aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia.

11 Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado.

12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis siajn radojn.

13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion aŭdi.

14 Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo.

15 Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar.

16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero, tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili.

17 Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili.

18 Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj.

19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.

20 Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.

21 Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.

22 Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

<< ← Prev Top Next → >>