La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 18. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10820&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?

3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael.

4 Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

5 Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;

6 ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo;

7 neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto;

8 ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan;

9 sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

10 Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan;

11 kaj ĉion diritan li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;

12 perfortas malriĉulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon;

13 donas kontraŭ procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan:

15 sur la montoj li ne manĝas, siajn okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia proksimulo li ne malpurigas;

16 li neniun perfortas, garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto;

17 de premado de malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos.

18 Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.

19 Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.

20 Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

21 Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.

22 Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.

23 Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.

25 Vi diros: Ne ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via konduto estas ne ĝusta.

26 Kiam virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.

27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.

28 Ĉar li rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.

29 La domo de Izrael diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne ĝusta.

30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.

31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton. Kial vi mortu, ho domo de Izrael?

32 Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.

<< ← Prev Top Next → >>