La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 22. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10824&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn?

3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi!

4 Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj.

5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.

6 Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon.

7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi.

8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.

9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi.

10 Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo.

11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro.

12 Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi.

14 Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.

15 Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.

16 Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis skorio de arĝento.

19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.

20 Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos, kaj fandos vin.

21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi.

22 Kiel fandiĝas arĝento en la forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

24 Ho filo de homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.

25 La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn, forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la nombron de ĝiaj vidvinoj.

26 Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.

27 Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.

28 Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

29 La popolo de la lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.

30 Mi serĉis inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne trovis.

31 Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>