La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 28. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10830&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke via koro fieriĝis, kaj vi diris: Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

3 kvazaŭ vi estus pli saĝa ol Daniel kaj nenio estus kaŝita antaŭ vi;

4 kvazaŭ per via saĝeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj arĝenton en vian trezorejon;

5 kvazaŭ per via granda saĝeco en via komercado vi grandigus vian riĉecon, kaj via koro fieriĝis pro via riĉeco:

6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

7 tial jen Mi venigos kontraŭ vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ la belaĵojn de via saĝeco kaj malaperigos vian brilon.

8 En pereon ili puŝos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de buĉitoj.

9 Ĉu antaŭ via mortiganto vi diros: Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la reĝo de Tiro, kaj diru al li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo kaj plej alta grado de beleco.

13 Vi estis en Eden, la ĝardeno de Dio; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; ĉio estis preta en la tago de via kreiĝo.

14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj ŝtonoj.

15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreiĝo, ĝis troviĝis en vi malbonago.

16 Pro la grandeco de via komercado via interno pleniĝis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi deĵetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj ŝtonoj.

17 De via beleco fieriĝis via koro, pro via majesteco vi perdis vian saĝon; tial Mi ĵetos vin sur la teron kaj faros vin mokataĵo antaŭ la reĝoj.

18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaŭ la okuloj de ĉiuj viaj vidantoj.

19 Ĉiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Cidon, kaj profetu pri ĝi,

22 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Cidon; kaj Mi gloriĝos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraŭ ĝi juĝon kaj montros sur ĝi Mian sanktecon.

23 Mi sendos sur ĝin peston, kaj sangoverŝadon sur ĝiajn stratojn, kaj falos en ĝi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraŭ ĝin de ĉiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

24 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol ĉiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn ĝi estis disĵetita, kaj montros sur ĝi Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la nacioj, tiam ili loĝos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

26 Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

<< ← Prev Top Next → >>