La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 30. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10832&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plorkriu: Ve al la tago!

3 Ĉar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.

4 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos ĝiajn riĉaĵojn kaj detruos ĝiajn fundamentojn.

5 La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj ĉiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.

6 Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltiĝos la fiereco de ĝia forto; de Migdol ĝis Sevene oni falos en ĝi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

7 Kaj ĝi dezertiĝos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.

8 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj ĉiuj ĝiaj helpantoj estos frakasitaj.

9 En tiu tempo senditoj de Mi iros sur ŝipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster danĝero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; ĉar la tempo venas.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, reĝo de Babel.

11 Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraŭ Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.

12 Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.

14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros juĝon en No.

15 Mi elverŝos Mian koleron sur la Egiptan fortikaĵon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.

16 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos ĉiutagan angoron.

17 La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.

18 En Taĥpanĥes mallumiĝos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en ĝi la fiereco de ĝia forto; mallumo ĝin kovros, kaj ĝiaj filinoj iros en forkaptitecon.

19 Kaj Mi faros juĝon kontraŭ Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

20 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj jen ĝi ne estas bandaĝita, por resaniĝi, kaj ĝi ne estas ĉirkaŭligita, ke ĝi ricevu forton, por teni glavon.

22 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ Faraonon, reĝon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.

23 Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.

24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj ĉi tiu ĝemos antaŭ li, kiel ĝemas morte-vundito.

25 Mi fortigos la brakojn de la reĝo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la reĝo de Babel kaj li eltiros ĝin kontraŭ la landon Egiptan.

26 Kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>