La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 34. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10836&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?

3 La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas.

4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele.

5 Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris.

6 Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.

7 Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:

8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis -

9 pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo:

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili.

11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin.

12 Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.

13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero.

14 Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael.

15 Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco.

17 Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj.

18 Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj!

19 Kaj Miaj ŝafoj devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.

20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa.

21 Ĉar vi puŝas per la flanko kaj per la ŝultro kaj frapas per viaj kornoj ĉiujn malfortajn, ĝis vi forpelas ilin eksteren,

22 Mi helpos al Miaj ŝafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo.

23 Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto.

24 Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.

25 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj.

26 Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos pluvoj de beno.

27 Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin.

28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin.

29 Kaj Mi aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.

30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

31 Kaj vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>