La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 38. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10840&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Gog, en la lando Magog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal, kaj profetu pri li;

3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.

4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, ĉevalojn kaj rajdistojn, ĉiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun ŝildoj, kun glavo en la mano;

5 Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, ĉiujn kun ŝildoj kaj kaskoj;

6 Gomeron kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun ĉiuj ĝiaj taĉmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

7 Pretigu vin kaj aranĝu vin, vi kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kolektiĝis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj ĉiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta loĝas ekster danĝero.

9 Kaj vi leviĝos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

11 Kaj vi diros: Mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero, kiuj loĝas ĉiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptaĵon, kaj metu la manon sur la denove loĝatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj loĝas sur la centro de la tero.

13 Ŝeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarŝiŝ, kaj ĉiuj ĝiaj potenculoj diros al vi: Ĉu ne por fari rabadon vi venis? ĉu ne por kapti kaptaĵon vi kolektis vian homomulton, por forporti arĝenton kaj oron, por preni brutojn kaj havaĵojn, por fari grandan rabadon?

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere?

15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

16 kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog.

17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno.

19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

20 kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron.

21 Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton.

22 Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.

23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>