La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 42. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10844&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde.

2 Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj.

3 Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe.

4 Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden.

5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo.

6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.

7 Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj.

8 Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj.

9 Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.

10 Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj.

11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj.

12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro.

13 Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta.

14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.

15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj.

16 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.

17 Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.

18 La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn.

19 Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris kvincent mezurajn stangojn.

20 De kvar flankoj li mezuris; la muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.

<< ← Prev Top Next → >>