La Sankta Biblio, Jehezkel, Ĉapitro 45. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10847&pid=28&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jehezkel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Lamentado Jehezkel Daniel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48

1 Kiam vi lote dividos la teron en heredaĵojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la larĝon de dek mil; tiu loko estu sankta en ĉiuj siaj limoj ĉirkaŭe.

2 El ĝi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj ĉiuflanke, kaj kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo por ĝi.

3 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktaĵo.

4 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimiĝas al la Eternulo, por servi al Li; ĝi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.

5 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da larĝo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek ĉambroj estu tie ilia posedaĵo.

6 Kaj kiel posedaĵon de la urbo apartigu kvin mil da larĝo kaj dudek kvin mil da longo kontraŭ la sankta terpeco: ĝi apartenu al la tuta domo de Izrael.

7 Kaj al la princo donu parton ambaŭflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedaĵo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; ĝia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo ĝis la orienta.

8 Tio estos lia tero, lia terposedaĵo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laŭ iliaj triboj.

9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, ĉesigu vian persekutadon kontraŭ Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

10 Ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi.

11 La efo kaj la bat'o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson.

12 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min'o.

13 Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi: sesono de efo el ĥomero da tritiko, kaj sesono de efo el ĥomero da hordeo.

14 Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat'o da oleo; bat'o estas dekono de kor'o; dek bat'oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat'ojn.

15 Kaj unu ŝafidon oni donu el ducento da ŝafoj de paŝtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

16 La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.

17 Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj verŝofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en ĉiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.

18 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.

19 Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj ŝprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.

20 Tion saman faru en la sepa tago de la monato por ĉiu, kiu pekis pro eraro aŭ pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.

21 En la dek-kvara tago de la unua monato estu ĉe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas manĝi macojn.

22 Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.

23 Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virŝafoj sendifektaj ĉiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon ĉiutage.

24 Kaj da farunofero li alportos po unu efo por ĉiu bovo, kaj po unu efo por ĉiu virŝafo, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.

25 En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj: tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.

<< ← Prev Top Next → >>