La Sankta Biblio, Daniel, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10862&pid=29&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Daniel

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jehezkel Daniel Hosea

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12

1 En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.

2 Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.

3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.

4 Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.

5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.

6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj?

7 Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.

8 Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio?

9 Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo.

10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.

11 Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.

12 Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!

13 Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj.

<< ← Prev Top Next >>