La Sankta Biblio, Agoj, Ĉapitro 27. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11045&pid=46&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Agoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Joano Agoj Romanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28

1 Kaj kiam estis decidite, ke ni ŝipiru al Italujo, oni transdonis Paŭlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Aŭgusta kohorto.

2 Kaj enirinte en ŝipon el Adramitio, veturontan al la lokoj ĉe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko.

3 Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Paŭlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refreŝiĝi.

4 Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la ŝirmo de Kipro, ĉar la ventoj estis kontraŭaj.

5 Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.

6 Kaj la centestro, trovinte tie ŝipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en ĝin.

7 Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (ĉar la vento ne permesis al ni atingi ĝin), ni veturis sub la ŝirmo de Kreto, apud Salmone;

8 kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.

9 Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojaĝo jam fariĝis danĝera, ĉar jam pasis la Fasto, Paŭlo avertis ilin,

10 dirante al ili: Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojaĝo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la ŝarĝo kaj de la ŝipo, sed ankaŭ de niaj vivoj.

11 Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo.

12 Kaj ĉar la haveno ne estis sufiĉe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis ŝipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri.

13 Kaj kiam la suda vento blovis malpli forte, ili supozis, ke ili atingis sian celon, kaj levinte la ankrojn, ili preterveturis Kreton tre proksime.

14 Sed post mallonga tempo atakis nin el ĝi uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo;

15 kaj kiam la ŝipo estis kaptita kaj ne povis kontraŭstari al la vento, ni cedis kaj estis pelataj.

16 Kaj kurinte sub la ŝirma flanko de insuleto, nomata Kaŭda, ni kun granda klopodo apenaŭ povis savi la boaton;

17 kaj suprenlevinte ĝin, oni uzis helpilojn, por subzoni la ŝipon; kaj timante, ke ni estos ĵetataj sur la Sirtison, oni mallevis la ilaron kaj tiel estis pelataj.

18 Kaj kiam ni estis treege premataj de la ventego, la sekvantan tagon ili komencis elĵetadon;

19 kaj la trian tagon oni elĵetis per siaj propraj manoj la ekipaĵon de la ŝipo.

20 Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda ĉirkaŭis nin, fine ĉia espero pri nia savo estis forprenita.

21 Kaj kiam ili jam de longe nenion manĝis, Paŭlo, stariĝinte meze de ili, diris: Ho viroj, vi devis aŭskulti min, kaj ne ŝipiri el Kreto, kaj ne suferi ĉi tiun difekton kaj perdon.

22 Kaj nun mi admonas vin esti kuraĝaj; ĉar estos neniu perdo de vivo inter vi, sed nur de la ŝipo.

23 Ĉar en tiu nokto staris apud mi anĝelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas,

24 dirante: Paŭlo, ne timu; vi devas stari antaŭ Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi ĉiujn, kiuj marveturas kun vi.

25 Tial, viroj, kuraĝu; ĉar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.

26 Tamen ni devas esti ĵetitaj sur ian insulon.

27 Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando;

28 kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn.

29 Kaj timante, ke ni falos sur malmolajn lokojn, ili ĵetis kvar ankrojn el la ŝiplmalantaŭo, kaj preĝis, ke tagiĝu.

30 Kaj kiam la maristoj serĉis rimedon forkuri el la ŝipo, kaj jam mallevis la boaton en la maron sub preteksto, ke ili demetos ankrojn el la antaŭo,

31 Paŭlo diris al la centestro kaj la soldatoj: Se ĉi tiuj ne restos en la ŝipo, vi ne povas saviĝi.

32 Tiam la soldatoj detranĉis la ŝnurojn de la boato, kaj lasis ĝin defali.

33 Sed ĝis venis la tagiĝo, Paŭlo petis ĉiujn, ke ili prenu iom da nutraĵo, kaj li diris: La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas, preninte nenion.

34 Tial mi petas vin preni nutraĵon, ĉar ĉi tio koncernas vian savon; ĉar eĉ unu haro ne pereos el la kapo al vi ĉiuj.

35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaŭ ĉiuj; kaj dispeciginte ĝin, li komencis manĝi.

36 Tiam ili ĉiuj kuraĝiĝis, kaj ankaŭ mem prenis nutraĵon.

37 Kaj ni ĉiuj en la ŝipo estis ducent sepdek ses animoj.

38 Kaj manĝinte ĝissate, ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron.

39 Kaj kiam plene tagiĝis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablaĵo, kaj ili konsiliĝis inter si, ĉu ili povos surpeli sur ĝin la ŝipon.

40 Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo.

41 Sed trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon; kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj.

42 Kaj fariĝis intenco ĉe la soldatoj mortigi la malliberulojn, por ke neniu el ili elnaĝu kaj forkuru.

43 Sed la centestro, dezirante savi Paŭlon, malhelpis ilin de tiu decido, kaj ordonis, ke tiuj, kiuj povas naĝi, forĵetu sin unuaj kaj iru al la tero;

44 kaj ke la ceteraj sin savu, jen sur tabuloj, jen sur diversaj objektoj el la ŝipo. Kaj tiamaniere ĉiuj saviĝis sur la teron.

<< ← Prev Top Next → >>