Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible
Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / 1 Timoteo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Tesalonikanoj 1 Timoteo 2 Timoteo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6

1 Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;

2 por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.

3 Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,

4 kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.

5 Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,

6 kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;

7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

8 Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;

10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

11 Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo.

12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.

13 Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva;

14 kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;

15 sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.

<< ← Prev Top Next → >>