La Sankta Biblio, Hebreoj, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11136&pid=60&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Hebreoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Filemon Hebreoj Jakobo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,

2 kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.

3 Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.

4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.

5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;

6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.

7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,

8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.

10 Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;

13 sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;

14 ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;

15 dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

16 Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?

17 Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?

18 Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?

19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

<< ← Prev Top Next → >>